La alliniigoj


(Klikumu al la diversaj lokoj)

La megalita kampo de Weris, kiu, laù la nunaj konoj, longas pli-malpli 8 km laù azimuto de la sud-sud-okcidento al la nord-nord-oriento, konsistas el vico da paralelaj alliniigoj.
Unu el ili (rugha) "kunligas" la du laùbaleojn de Weris I kaj Weris 2. La tri menhiroj d'Oppagne determinas duan linion (verdan) kun eratika bloko rimarkita en la 19a jarcento de la geologo X. Stainier (1902), 50 m okcidente de la alliniigo de la laùbaeleoj (la eratikaj shtonoj de Stainier estas rughe notitaj sur la mapo). 25 m oriente de tiu lasta troveblas la akso plej richa en menhiroj (blue) kun, de la sudo al la nordo, la kvin aneksaj menhiroj de Weris 2, la tri menhiroj de la kampo de la "Longue Pierre" [longa shtono], la menhiro de Morville kaj la menhiro de Heyd. Ech pli oriente aliaj eratikaj shtonoj de Stainier estras du aliajn liniojn (violajn) dum la menhiro d'Ozo staras pli-malpli 300 m oriente de la akso de la laùbaleoj, kaj povas esti ligita al la "Thier de Sel", formante linion ne perfekte paralelan al la aliaj (brune).
Rimarku ankaù la alliniigo Oriento-okcidento kuniganta la tri menhiroj d'Oppagne, la "Thier de Sel" kaj la shtono Sankta-Nikolao. Kunligante la Shtonon Sankta Nikolao kaj la Shtonon Haina (du naturajn gvidpunktojn), oni desegnas perfektan paralelogramon.
Kion signifas tia nehazarda dislokigo?
La orientigho al la nordo-nord-oriento shajnas rezulti nur de la volo sekvi la kavighon de la ebenajho.
Tamen, kalkulante pri la Shtono Haina, izolita rokpinto perfekte natura kiu superstaras la pejzaghon, oni povas fari observojn.
Tiu roko situas oriente de la dolmeno de Weris, tio estas orientigho ekvinoksa de la sunsubiro en marto kaj septembro.
Somersolstice (21an de junio), el la tri menhiroj d'Oppagne vidas ni la sunon levighi malantaù la shtono Haina.
Chu la alliniigoj do estus ligitaj al observado de la suno laù la sezonoj gvidante la neolitikajn terkulturistojn?