La muzeo pri megalitoj





La Muzeo pri Megalitoj donas klarigojn pri la kulturo kiu kreis kaj uzis la megalitojn. Fine de la shtona epoko, la homoj estis malnomadaj, ili malkovris terkulturadon kaj bredadon, kaj... ili konstruis shton-tablojn (el la bretona "dolmen") kaj shton-fostojn ("menhir").





Chio estas prezentita per didaktikaj paneloj, modeloj, gipsobildoj, arkeologiajhoj kaj (franclingva) video. Vi povos tie acheti katalogon, librojn, poshtkartojn, promenadajn mapojn kaj trovi turismajn informojn.

En la trinkejo aù antaù-, dum bonvena ripozmomento, eblas pikniki kaj gustumi interalie Dolmenius-on, trinkajho speciale bierfarita por la muzeo.


Enirprezoj (kombine kun la ekspozicia centro) :

- plenkreskuloj : 3 € 
- speciala : 2,50 € 
- infanoj (6-12) kaj grupoj : 2 €
- gvidado : 15 €

Informoj : Musée des Mégalithes, Place Arsène Soreil, 7  B-6940 Wéris (Durbuy)
Tel. 086/21.33.14 aù 086/21.02.19. - Faks. 086/21.00.69.
(el eksterlando : 086 ighu 32 86).