La menhiroj





La menhiro, kunmetigho de la bretonaj vortoj "men" (shtono) kaj "hir" (longa), estas starigita de la homo en la neolitika epoko. Ghi estas pinte enfiksita en fosajhon kaj tie subtenita pere de kojno-sthonoj. Tiuj shtonoj el diversaj formoj, grandoj kaj materioj, estas retrovitaj chu izolitaj, chu kunigitaj en megalitaj tomboj aù kunigitaj kun aliaj menhiroj konsistigante alliniigojn aù "cromlechs" [kromlek].

Tiujn blokojn oni kondukas sur la starigan lokon per rondlignoj metitaj sub la shtonon dum ghia progreso. Kelkaj estas skulptitaj aù gravuritaj. Temas pri statuaj menhiroj. Aperintaj dum la 3a jarmilo, ili naskis la statuarton.

La alliniigo konsistas el pluraj menhiroj lokigitaj lał tute aparta geometrio. Estas malfacile difini ilian funkcion. La kromlekoj ał "shtona kurvo" estas menhiroj lokigitaj aù ciklo aù kvarangulo. Ili konsistigas la deir- kaj alir-punktoj de iaj alliniigoj.

Oni sind emandadis pri la signifo de la menhiroj. Chu kultaj ał tombaj konstruajhoj ? Chu memorigaj steloj ał indikilaj monumentoj ? La respondo ne estas konata kaj la hipotezoj estas multombraj.

La megalita kampo de Weris enhavas en la nuna stato de la priserchadoj 27 menhirojn certigitajn (inkluzive de la menhiroj asociigitaj kun la laubaleoj). La chefaj estas jenaj.



Oppagne

Weris II

La Longa Shtono

Weris I

Morville

Ozo


Heyd