La dolmeno en Oppagne
(aù suda laùbaleo de Weris2)



La dolmeno en Oppagne [Opanj] jam estis malkovrita en 1888 de Félix Lambert, kultivisto. Ghi estis enterigita kaj elterighis nur kelkaj dikaj shtonoj kiuj ghenis la plugadajn laborojn...




© Région wallonne

La kvarangula tomb-chambro (5.40 x 1.80 x 0.60m) konsistas el kvar pilieroj o-s-t-u, tri kovrilaj shtonoj p, q, r, ferm-slabo w kaj ponta shtono m simila al renversigita U. Tra tiu U estis enshovitaj la mortintoj. Kiel en Weris I, vestiblo trovighis antaù la mort-chambro. Malantaù la monumento, granda shtono X flankas la ferm-slabon. La rolo de tia shtono estas enigma. Chu ghi estis necesa aù simbola?... La interspacoj inter la pilieroj estis plenigitaj per shtonetoj por komplete malheligi la internan spacon.


(© Région wallonne)






La homaj ostoj retrovitaj en la dolmeno de Oppagne atestas pri la entombigo de almenaù dek homoj diversaghaj. Vazrompajhoj el la Kupra Periodo vershajne datumigas la reuzadon de la monumento far la homoj de la Seine-Oise-Marne-kulturo chirkaù 2870 kaj 2399 antaù nia erao. La funebra materialo konsistis el shtonaj objektoj: skrapiletoj, perkutiloj kaj saga pinto pedunklita.

MENHIROJ



Je 25 m oriente de la dolmeno eblas vidi 5 menhirojn. Tri estis konataj en 1888, la aliaj estis malkovritaj dum la elfosad-laboroj de 1986. Kvar menhiroj estas restarigitaj en sia neolitika fosajho dum renovigo en 1997.