Kie estas Wéris ?
Unu el la plej belaj vilaghoj en Valonio

Wéris estas bela vilagheto en la komunumo Durbuy. Ghi estas aùtentika agrikultura vilagho kaj havas gravan pasintecon.

Krom la vilagho kaj la verda kamparo estas ankaù la megalita kampo kaj du muzeoj. Indas tutan tagon viziti ghin! Wéris estas ankaù unu el la plej belaj vilaghoj en Valonio. Ghin fidas la asocio "Plej belaj vilaghoj en Valonio" [Plus Beaux Villages de Wallonie].

La romanika preghejo de Weris


Unu el la juveloj de la loko estas ghia romanika preghejo, dedichita al Sankta Walburge. Ghin karakterizas ludo da volumoj propra al la Moza arkitekturo dum la 11a kaj 12a jarcentoj. Ghi estis transformita en la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj, pro kio cheestas gotikaj elementoj. Ghi poste estis restaùrigita inter 1910 kaj 1913
.



Flanke de la preghejo, konstruajho pensigas pri chefturo. Ghi efektive datighas el la Mezepoko. Hipotezo faras el ghi la gvatturon el la epoko dum kiu Wéris partoprenis al la defendo de la Sinjorlando Durbuy. La konstruajho estis multfoje rearanghita dum la 19a jarcento, interalie fasade.


Flanke de la Megalita muzeo kushas iama bakejo, restaùrigita en 2001.



En la vilagho vi povas admiri pumpon el fergiso de la 20a jarcento (Placo Arsène Soreil) kaj multnombrajn farmdomojn kaj domojn konstruitajn per kalko kaj ligno, chefe el la 19a jarcento
.



En la vilagho (16 rue des Combattants), oni ankaù povas admiri la belegan kastel-farmbienon kiun konstruis en  1684 Jean-Mathieu Marchant,forghestro en la valo de la rivero "En" [Aisne].